Kara Germanio: ĉu vi lernis ion?
Dennis Prager

Kiel multaj usonanoj kaj preskaŭ ĉiuj judoj, mi kreskis kun profunda kolero kontraŭ via lando. Tamen en junula aĝo mi komencis rekonsideri miajn rilatojn al germanoj. Malgraŭ deziroj de ĉiuj kiuj konis min (kies plimulto rifuzus eĉ aĉeti iun germanan varon), mi decidis vojaĝi al Germanio. Mia vizito en 1968 kiam mi estis 20 jara estis unua en serio de ankoraŭ dek-du postaj veturoj en vian landon.

Fakte mi iĝis via defendanto.

Mi argumentis, ke tio estas malprava akuzi ĉiun germanon kiu estis pli juna ol 13-jara dum la milito, pri morala respondeco por la teruraj krimoj de via lando. Mi selektis la aĝon 13 ĉar en Judismo tio estas la aĝo de morala kulpeblo. Mi insistis tiam en 1968, ke oni devas konsideri ĉiujn germanojn pli junajn ol 40 senkulpaj, kaj oni devas ne supozi la plej malbonon pri ĉiu el la ceteraj pli aĝaj germanoj ankaŭ.

Mi rezonis: ĉar Volkswagen kaj Mercedes defiis la bojkoton de araboj kaj faris komercon kun Israelo, judoj devas ne bojkoti germanajn varojn.

Mi argumentis, ke vi estas nia lojala aliancano en malvarma milito kun Sovetia komunismo.

Plej grave: mi rezonis, ke la germanoj hontas pri ilia nazia pasinteco, kaj ke ili lernis grandegan moralan lecionon el tio.

Kiel mi nun komprenis, la lasta argumento estis pli espero ol la fakto. Ne estas duboj, ke la plejmulto de germanoj hontas pri la naziismo kaj la Holokosto. Tamen nun mi estas kaj certa kaj malĝoja konstati, ke vi lernis nenion pri bono kaj malico, kaj ke vi estas same konfuzitaj morale nun kiel vi estis dum subtenado de Hitler: ne tial ke vi estas malicaj, sed tial ke vi ne kapablas rekoni malicon.

Jen kio estas konsterniga: malkiel japanoj, kiuj prisilentas iliajn terur-agojn kontraŭ ĉinoj kaj koreanoj, vi ja analizis vian pasintecan malicon. Vi instruis la sekvan generacion de germanoj pri la naziismo kaj pri Holokosto.

Do ŝajnas nekredebla, ke la tuta ĉi tiu edukado pri la malico produktis la generacion, kiu evitas juĝi malicon, des pli alfronti ĝin. Menso ne perceptas, kiel la lando liberigita de la Naziismo nure dank' al militantaj armeoj, iĝis plene konsumita per pacifismo; kiel la lando kiu ja spertis, kio rezultiĝas el pacigado de malico, nun plenakceptis la pacigadon.

Mi estis certa, ke iuj germanaj politikistoj leviĝos kaj diros: "Miaj samlandanoj germanoj: vi rekonas hitleron kiam ni vidas tian, kaj Saddam Hussejn estas tia." Tamen neniu germana politikisto leviĝis diri tion ĉi. Anstataŭe unu via politikisto komparis Usonan prezidenton kun Hitler.

Mi estis certa, ke iuj germanaj politikistoj leviĝos kaj diros: "Miaj samlandanoj germanoj: vi rekonas genocidan antisemitismon kiam ni vidas ĝin, kaj ni vidas ĝin en la araba mondo." Tamen neniu germana politikisto leviĝis diri ankaŭ tion ĉi.

De francoj apenaŭ iu el ni atendis ion tian. De Jakobianoj kaj giljotinoj, de Dreyfus-juĝo, de Vichy-reĝimo ĝis deGaulle-eliro el NATO sole kontraŭstaranta komunismon, Francio faradis malmulton kio estis morala, kaj nenion kio estis kuraĝa. Do malrespekto jam delonge sentata per Usonanoj al Francio nur iom pliiĝis, kaj ĉio.

Tamen de vi, mi kaj aliaj usonanoj atendis multe pli: pro tio kion ni faris al vi post la Dua mondmilito, kaj dum la malvarma milito. Pro tio, ke nome vi el inter ĉiuj aliaj popoloj scias, ke usonanoj estas deca popolo, precipe el via propra sperto pri malico. Kiel vi povis produkti Hitleron kaj ne rekoni la alian tian nur je unu generacio pli poste? Kiel vi povis mem sperti tortur-ĉambrojn kaj la infanajn kriegojn kaj ne emi ĉesigi ilin en alia lando? Kiel vi povis alianciĝi kun malmorala Francio kontraŭ via amiko Usono?

Ŝajne estas nur unu ekspliko: la naziismo instruis vin nenion. Anstataŭ lerni, ke oni batalu kontraŭ malico, vi lernis ke batalo estas malico.

Tamen dankon por Bach.