Perfida dulingvigo de Usono
(ne fare de Esperanto)


La lastaj gutoj kiuj spronis min verki ĉi-eseon nun estis la nova abomena modo de laŭlitera (!) "genuado" kiu sekvis jam sufiĉe longan tradicion de genuado metafora.

La guto unua okazis komence de tiu ĉi jaro kiam mi komunikadis kun la usona "Department of State" por renovigi mian pasporton. Kaj mi spertis tre malagrblan surprizon ekvidinte ke sur sia oficiala paĝaro ili proponas la pasportan servon ankaŭ ... en hispana lingvo! Certe mi jam dum jardekoj vidis ke oportunistaj biznesoj proponas servojn en hispana, tamen ĉi-foje ja estis la federala registaro, proponanta usonajn pasportojn al civitanoj supozataj ne scipovi la anglan!

Kaj la guto dua estis ... la letero de prezidento Trump mem, ankaŭ skribita en du lingvoj (temas pri amase dissendita letero de la prezidento konfirmanta la monhelpon sekve de la pandemio COVID). Mi ĝenerale apogas prezidenton Trump malgraŭ tio ke li estas tre malforta oficialulo speciale por tiu ĉi tempo, tamen mi skribis al li leteron [1] pri mia indigniĝo ke eĉ li perfide uzis la lingvon de invadanoj, la lingvon kiu neniu iam ajn enleĝigis por oficiala uzado.

Ĉi-rilate mi rememoris epizodon okazintan jam antaŭ delonge en la loka Esperanto-klubo.

Jam forpasinta s-ro Don Harlow (laŭ mia percepto) estis "progresisto", tamen mi memoras unu lian diraĵon kiu tre surprizis min per ĝia praveco. Iam  antaŭ jaro 2000 dum konversacioj en la klubo "Sfero" (San Francisko) temis pri vasta kontrabanda migrado en Usonon tra la suda bordo neglektata fare de la registaro. Kaj la registaro ne nur neglektis neleĝan penetron en la landon, sed fermis okulojn je friponado kaj krimoj de la kontrabanduloj, dum biznesoj volonte proponis servojn en hispana lingvo: en la lingvo de invadanoj kiuj eĉ ne bezonis konkeri Usonon milite por devigi Usonon paroli hispane.

Do en kunteksto de tiu konversacio s-ro Harlow diris proksimume jene: "Kvankam mi tute bonvenigas alvenon de novaj "migrantoj", kiel esperantisto mi neniel aprobas enkondukon kaj uzadon de ajna dua lingvo en Usono krom Esperanto". Tute logike kaj honeste por s-ro Harlow.    

Mi pensas, kiom multe da la nuntempaj usonaj esperantistoj-patriotoj de sia lando samopinias kun la forpasinta s-ro Harlow, ke tio estas perfido de sia lando se oni arbitre enkondukas dulingvecon: sen vasta tutpopola diskutado, sen referendumo, kaj sen la speciala leĝo. Kiom multe da la nuntempaj usonaj esperantistoj protestos malleĝan ofican uzadon de fremda lingvo en ilia lando? Tio estas precipe perfida nome en Usono, kiu tradicie akceptadis leĝajn enmigrintojn de ĉiuj etnoj de la mondo, kiuj tamen volonte lernis la Anglan kaj integriĝis en la landon laŭ la metaforo de "fanda kaldrono". Kial do tiom speciala sternado kaj speciala komplezo por nur unu el dekoj da etno-grupoj en Usono? Kial lingve genui nome antaŭ tiu ĉi grupo?

Ni tamen demandu pli ĝenerale: kial genui antaŭ iu ajn!? [2]

Alexander Gofen
Junio, 2020

1. http://judeochristianamerica.org/OpenLetter/ToTrump2020.htm
2. http://judeochristianamerica.org/UflandAboutBlacksIn1958.htm