"Celebrado de diverseco" en kompanio kun piranjoj

Eventoj de la lastaj monatoj revenigas nin al la temo jam diskutita: daŭranta atako kaj invado de Islamo kontraŭ la Okcidenta Civilizacio, kaj malkuraĝa timo de la lasta agnoski la fakton, ke la totala religia milito jam okazas.

Iom da fono

Kelkajn jarojn antaŭ la 9/11, amiko-advokato rakontis al mi pri unu kazo ĉi tie en Kalifornio, kie li defendis neplenaĝan klienton, juĝatan por murdo: la tiel nomata "Honora" murdo. La historio estis preskaŭ krestomatia. En sufiĉe bonhava familio de enmigrintoj el Jordanio, plenkreska filino enamiĝis al neislama junulo kaj foriris por geedziĝi kun li. Ŝia patro dum la familia "konsilio" instruis la 16-jaran filon, ke tiu devas murdi la fratinon. La kalkulo estis, ke neplenaĝa junulo eskapos punon. La "patro" provizis al li pistolon, kaj la junulo plenumis la "mision", pafinte ĉiujn 8 kuglojn je  distanco de rekta kontakto al sia propra fratino.

La kalkulo montriĝis esti sufiĉe "korekta": kvankam la pafinto ne eskapis la punon plene, dank' al penoj de la advokato (kaj la ĝenerala "klimato"), la verdikto estis nur 2 jaroj en prizono.

Tiutempe ankoraŭ neniu volis vidi la "grandan bildon", sed jam tiam la kazo povus veki multajn demandojn - eĉ sen mencii kial la ŝtato ne akuzis la familion pri la kontrakta murdo. Kiun sencon tio havas enmigri en Usonon por pluvivi kiel islamano laŭ "Ŝaria leĝaro"? De kio propre islama fuĝinto fuĝas, kaj al kio li aŭ ŝi aspiras veninte en Usonon? Kial Usono enlasas personojn malkongruaj al la etna, nacia kaj kultura heredaĵo de Usono? Ja antaŭ leĝo-ŝanĝoj de 1965, la profilo de la enmigro-kurento devis korespondi al la jam ekzistanta proporcio en la lando...

Nun, longe post tiu "naiva" pasinteco, ni vidas en la Okcidenta mondo fenomenon de "honor-murdoj" kiel neevitebla akcesoraĵo de islamaj komunumoj, kreskanta kune kun ili.

Ne sole honor-murdoj pliriĉigas la modernan plur-kulturecon de la Okcidento: religiaj rit-murdoj ankaŭ gravas. Ĉar "apostatoj" de Islamo nenie devas senti sin sekuraj, eĉ se ili fuĝis sub (provizoran) protekton de putra Okcidenta demokratio. Tiel la tuta familio de kopto (Egipto-devena kristano) en Nov-Ĵersio estis murdita antaŭ kelkaj monatoj.   

Pli freŝa ekzemplo certe estas la malfeliĉa posteulo de pentristo van Gogh, kino-reĝisoro Teo van Gogh, murdita meztage sur tumulta strato por tio, ke li filmis la vivon de islamaj virinoj ne laŭ la metodo de "socialisma realismo" - pardonu, "islamisma realismo", kaj do la virinoj aspektis ne tute feliĉaj. Nu, la batalanto komence pafis kelkajn kuglojn. Mirinde, sed la reĝisoro ankoraŭ kapablis paroli, kaj kiel bona progresemulo li unue klopodis ekscii ĉe la pafinto pri ties ĉagrenoj, pri tiel diri la "radikaj kaŭzoj". Oni ja vere devas unue peni kompreni la ĉagrenojn de ĉiuj batalantoj. Tamen la pafinto tuj komencis plenumi la duan - tute ritan parton de la afero, t.e. detranĉi la kapon, kio tre malfaciligis la konversacion. Malgraŭ tio, li tamen klopodis komuniki iom da siaj skribitaj ĉagrenoj enmetinte ilin en la sangantan vundon.       

Estus interese kompari la supran scenon de "dialogo inter kulturoj" kun la similaj aferoj de frua bolŝevismo kaj iliaj eksterlandaj agentoj. Ĉu eblas imagi ruĝulon malkaŝe murdi viktimojn en gastiganta lando, elkriante proletajn sloganojn kaj enmetante la komunistan manifeston en la sangantan vundon de la murdito? Eĉ KGB ne dungus tian: kial enmiksiĝi en aferoj kun freneza fanatikulo?.. Do la konspira batalo kontraŭ ruĝ-agentoj de la 20a jarcento aspektas preskaŭ kavalire nobla kompare al la "novaj" realaĵoj de la 21a (fakte de la 7a jarcento).     

Tamen plej superaj atingoj de la homa moralo manifestiĝis dum antaŭnelonga sabotado en Israela hospitalo de urbeto Soroki. Juna virino de Palestina aŭtonomio danĝere brulvundis sin dum kuireja akcidento en ŝia hejmo, kaj do la urĝa helpo liveris ŝin al Israela hospitalo en Soroki. La judaj doktoroj ne nur tuj operaciis ŝin savinte la vivon, sed poste dum du jaroj ankoraŭ kelkfoje akceptis ŝin por kurac-proceduroj celantaj plene forigi la konsekvencojn de tiu bruliĝo.  

Kiel poste montriĝis, la bravulino (de terorisma organizaĵo nomata Palestina popolo) bone profitis tiujn veturojn enen de Israela teritorio por plenumi komisiojn de siaj batalantaj kamaradoj. Tio kulminis per provo eksplodigi unu ĉambron de hospitalo kun ĉiuj doktoroj kiuj kuracis ŝin: super ĉio ja estas klasbatalo, oni sciu.

Nur mirakle oni preventis la eksplodon... Kaj denove, jen komparo. Laŭ legendo, la verkoj de doktoro Korĉak estis tiom vaste konataj en antaŭ-milita Germanio, ke nazioj kvazaŭ demonstris iom da kompato al la fama por-infana verkisto, proponinte al li ne sekvi kun liaj orfodomaj lernejanoj destinitaj por ekstermo. La doktoro tamen ne lasis la infanojn, kaj pereis kune kun ili. Neniu elvivis por atesti kiel tio okazis. Eble oni kredis, ke esceptokaze ja nocio pri ioma dankemo validis ankaŭ por nazioj. Ankoraŭ notindas, ke nazioj neniam afiŝigis, nek fanfaronis pri tio, kio envere okazas en la ekstermaj koncetrejoj, nek deklaris malkaŝe la planon pri "definitiva solvo de la juda problemo". Kompare, la nuntempaj islamaj ideologoj (mulaoj, ŝejkoj) senĝene proklamas la planojn murdi ĉiujn judojn kaj nekonverteblajn kristanojn, kaj ruinigi la demokratiajn ŝtatojn mem - troviĝante ene de tiuj ŝtatoj...
    Britujo kuŝanta surdorse.

Kaj nun revenu ni al la ĵusa tragedia masakro en Londono, pli konvene "Londonstano": ĉar la ĉefurbo de Britujo kaj iama mondocentro de la kulturo transformiĝis en fekundan grundon de islama barbarismo far penoj de maldekstra registaro kaj komunista urbestro.

Ve, la perdoj kaj suferoj de Britoj dum ĉi-lasta atako, kaj la atako mem ĝuste imitas islamistan bombadon de metroo en Moskvo, de trajnoj en Madrido, de busoj en Israelo. Kaj ve, dum ĉi-tragedio Britoj imitas la fian malkuraĝon de Hispanio, kies tuja respondo al la atakoj estis elekto de islam-oportunista ĉef-ministro.

Ĉu estis la popolreago? Iu moskeo ekbrulis en Aŭstralio, sed mi ne legis eĉ pri unu tia okazaĵo en ĵus frapita kaj humiligita Britujo mem. Kvankam pogromoj ne estas morala aŭ prudenta esprimo de indigniĝo aŭ malamo, refleksa reago ja propras al vivantaj estaĵoj. Doktoroj testas tion frapante genuon de paciento per marteleto, kaj la piedo supozeble eksaltas.

Hej, Britujo: ĉu vi estas ankoraŭ viva?

Ja oni laŭte avertis vin. Ja en majo de ĉi tiu jaro okazis multmila islama demonstracio en Londonobado, kie la furioza amaso en noktosakoj kriadis: "Morton al Britujo! Morton al Tony Blair! Murdu Bush! Nukle-bombu Vaŝingtonon!".

Britujo iĝis rifuĝejo de plej ekstrema islama propagando, kaj de teroristoj serĉataj eĉ en islamaj landoj (ekzemple en Egiptio). Ne eblas imagi la tutan liston de favoraĵoj, indulgoj, financa subteno kaj flatado far Brita registaro al la islama minoritato. Samkiel apenaŭ eblas imagi iun racion por enlasi enlanden enmigrintojn tiel fremdajn kaj malamikajn kiel tiuj ĉi; minoritaton kiu nun ampleksas supozeble du milionojn. Kaj tio okazadis dum tiuj du lastaj jardekoj, kiam en disfalantaj landoj de la Orienta Eŭropo aperis miloj de aspirantoj elmigri: altkvalifikitaj, kulture proksimaj, bonvolaj kristan-devenaj popoloj.

Kiom grimaca devus esti brita versio de "Celebrado de diverseco" por propravole enlasi en sian landon du milionojn da piranjoj! Pli ol tio: kiom suben necesas fali, kiom fie necesas rampi kaj flati al la triumfe marŝanta islamo, por ĝuste nun akcepti specialan leĝon protektantan la piranjojn kontraŭ ebla popola kolero (kiu ne estis)?!

Lady Alice Hillingdon,
ne plu arde pasia edzino de la dua Barono Hillingdon, skribis en 1912, kiel ŝi, aŭdinte la Baronon aliri ŝian dormoĉambron, kuŝis en liton, fermis la okulojn, malfermis la krurojn kaj ekpensis pri Britujo...

Nun Britujo kuŝas surdorse kun fermitaj okuloj kaj malfermitaj kruroj, celebrante diversecon...   

Alexander Gofen, 2005/07/20