Esperanto kaj la Interna Ideo

Kvankam mi pensis pri tiu ĉi temo kaj havis mian konkludon jam delonge, jen tiu ĉi strofo de Marina Cvetaeva citita ĉi tie, tiom resonis, ke ĝi spronis min fini ĉi-artikolon kaj elmeti ĝin. Jen tiu strofo:

Не обольщусь и языком
Родным, его призывом млечным.
Мне безразлично — на каком
Непонимаемой быть встречным!

La lingvo propre min ne tentas,
Eĉ se agrabla por la kor'.
Se mi ne komprenita restas
Ĉu gravas lingvo de parol'.

1) Certe, la supozo de Zamenhof kvazaŭ la kaŭzo de (intergenta) malamikemo estis esence en multlingveco kaj reciproka malkompreno, estis granda troigo. Envere kaŭzoj de tia malamikemo estas multaj kaj specifaj por konkretaj konfliktoj. Konfliktoj (revolucioj, civilaj militoj) okazadis inter diversaj klasoj de la sama nacio, aŭ inter diversaj ŝtatoj de Usono, kiam la malamikoj parolis la saman lingvon, certe komprenis unu la alian tiel bone, ke ili vidis neniun eblecon por kompromisoj.   

La antisemitismo sola postulus multajn volumojn por analizi kaj ekspliki ĝin. Kaj ĝin kaŭzis ne manko de kompreno. Ja en la moderna tempo el la judaro forsplitiĝis amaso da nure etnaj judoj, kiuj parolis la lokajn naciajn lingvojn perfekte, kaj ege volis asimiliĝi kaj enmiksiĝi en la respektivajn naciojn, tamen tio neniel malgrandigis la malamikemon, kaj finiĝis per plej grandskala amasa ekstermo de la Eŭropa judaro konata kiel Holokosto. Do ...     

2) Ne tiom lingvoj, kiom diversaj filozofioj, mondperceptoj kaj vivceloj kaŭzas malamikemon, kio inkludas ekonomiajn kaj teritoriajn konfliktojn. Neniu komuna lingvo do povas solvi tiujn objektivajn konfliktojn, nek tio estas reciproka malkompreno kiu kaŭzas ilin.

3) Certe, kiel esperantistoj scias, la Majstro ne limigis sin nure al la lingvo propre, sed li ankaŭ predikis la tiel nomatan Internan ideon - homaranismon: pri la tuthomara frateco, amikeco kaj interkompreno. Se kompari la homaranismon de Zamenhof al jam konataj ideoj, ĝi tre similas al la mesiisma cel-ideo de Judismo kaj Kristanismo pri la Dia Regno kiu ekestos kun alveno de Mesio en iu (fora) tempo, kiam la mondo fariĝos pli preta por tutmonda fratiĝo...

Zamenhof bone esprimis homaranismon en sia "Preĝo sub la verda standardo" en kiu li eksplicite menciis la revon pri iama alveno de tutmonda frateco kadre de tri konataj monoteismaj religioj: Judismo, Kristanismo kaj Islamo. Lia vido tamen estis neakurata. La mesiismo kaj revo pri Dia Regno de Juda kaj Kristana religioj neniel similas al la islama celo de ilia tutmonda Kalifato atingenda far konkero, subjugado, mortigo kaj sklavigo. Zamenhof ne estis fakulo pri islamo, kaj ankaŭ en tempo de Zamenhof islamo troviĝis en periodo de mizero: la epoko de mond-postulo por nafto ankoraŭ ne komenciĝis.

Kaj observante la mondsituacion nun, pri la "preteco" por tutmonda frateco ne temas en proksima estonteco. Tial...

4) Jes, Marina Cvetaeva pravas: neniu lingvo propre promesas (kaj eĉ helpas) por reciproka interkompreno. Kaj tio ĉi restas vera ankaŭ por Esperanto. Kiel bela kaj genie inventita lingvo, Esperanto certe plezurigas ĝiajn uzantojn ne malpli ol muziko de Mozart plezurigas muzikŝatantojn. Samkiel muziko de Mozart, Esperanto apartenas al la mirinda kaj senprecedenca trezorujo de arto, scienco kaj teknologio kreita kadre de la Jud-Kristana civilizacio.

Se diverstipaj malamikoj de la Jud-Kristana civilizacio aŭ sovaĝuloj de la mondo iel ekkomprenus kaj ekŝatus la muzikon de Mozart kaj belecon de Esperanto, tiam ili sendube farus signifan paŝon al interkompreno kaj partopreno en la civilizacio. En ĉi tiu kaj nur en ĉi tiu senco jes, Esperanto estas ankaŭ paciga rimedo: ne nure lingvo. Tamen unue necesas ke sovaĝuloj ekŝatu ĝin... Ĝis tiam pravas Marina Cvetaeva.

Alexander Gofen